توضیحات
Urba bestoĝardeno plenas je feniksoj kaj marvirinoj. Stranga ruĝvela ŝipo revenas kun kargo de perditaĵoj. Kantanta arbo trompas la esperojn de spektantoj. Jen bildoj el la novelaro "Marvirinstrato," kiu konsistas el 18 noveloj originale verkitaj en Esperanto.
La noveloj, kvankam plenaj de fantastaj bestoj kaj okazoj, rakontas pri emocioj kaj spertoj homaj - amo, maturiĝo, feliĉo, perdiĝo, bedaŭro, realigitaj kaj trompitaj revoj. Per bildoj el mondo iom nekutima la aŭtoro respegulas karakterojn de la ĉiutaga vivo.
Ankaŭ ne mankas humuro! Per vortludo, farso kaj ironio la noveloj evitas troan pezon kaj foje vekas rideton.
Tri noveloj ricevis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA (3-a premio, 2005; 2-a premio, 2006; 1-a premio, 2007). Aliaj ricevis premiojn de LIRO- kaj MUZO-konkursoj, kaj kelkaj eldoniĝis, i.a. en Beletra Almanako, Fonto, kaj Literatura Foiro.

جزئیات کتاب
فرمت
جلد نرم
صفحات
212 صفحه
زبان
اسپرانتو
منتشر شده
آوریل 20, 2009
ناشر
BookSurge Publishing
نسخهها
2 نسخه
ISBN-10
1439236348
ISBN-13
9781439236345